Resopiro pri mia lando

(Originala titolo: Saudade de minha terra)
Verkis: Goiá k Belmonte
Traduko: James Rezende Piton

Vivi en la urbo - kia avantaĝo
Se en la vizaĝo mankas la ridem'?
Ĝis, sanpaŭlanino, ĉiam en la koro,
Ek al hejma foro, troas la korprem'!
Tie birdetaro, kvazaŭ arta faro,
Kantas sen komparo, vibras gorĝotrem'
Kun infana ĝojo, tra kampara vojo,
Mi transrajdis rojon sen ajna problem'
Bovoj en parado, knaro de la radoj
Kaj turdoj sur padoj, vivanta poem'

Je la Dipatrino, karas la kampar',
Pro vera erar' mi forlasis ĝin
La enurba vivo tute ne egalas,
Larmoj nur defalas en taga rutin'
Mia kunulino tiras min al sino
Tamen estos fino al la korinklin'
Mi eĉ jam bedaŭras kaj malĝoje kaŭras
Tamen tio daŭras, resopir' sen fin'
Kaj ĉi tiun kanton mi sendas sen vanto
Al fora ploranto kun sama obstin'!

Kia rememoro pri kampoj, arbaroj,
Dum la tuta jaro fluas rivereto
Vadis la kanuo, nur pro akvobruo
Mi sentis la ĝuon, senpaga bileto,
Dolĉis la aspiroj, festoj kaj turniroj,
Ĉiam kun amiko por gaja dueto
Kaj mi vivas nun kvazaŭ en mortopun'
Sen la oportun' por la elaĉeto
Fortas l' agonio pro ĉi frustracio
Tamen gvidas Dio post fervora peto.

Mi telegrafiis al mia patrino,
Venu al la fino tiom da delir'!
Dum la frumateno roso en ĝardeno,
Pri kara bieno, kia resopir'!
En la naskoloko aŭdos mi la kokon
Kaj la nambu-vokon je la sunsubir'
Sub la lun' arĝenta, vojo evidenta,
Estos mi kontenta, ne plu la vespir'
Erarinta filo venas kun facilo,
En mia lulilo finiĝos la spir'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!