Datrevena sopiro

(Originala titolo: Ainda queima a esperança)
Verkis: Mauro Motta k Raul Seixas
Traduko: Émerson dos Santos

Jen kandelo kiu flamas pro la datrevena tago
Antaŭ jaro, post la ĝiso via venis la forir’
Eble tiu eta flamo revivigas la esperon
Tamen certe mian enon jam mortigis la sopir’

En la plej bela tago mi gratulas al vi, ho karul’
Ĉu vi, post tia ago, nun estas plena je ĝoj’?
Ĉu al vi plaĉis la voj’?

Ĉiu tago - sama tago, ĉiu horo - ajna horo
Ĉu mi vivos longan tempon en atendo kaj sufer’?
Mi kelkfoje rememoras la de vi ekskuzojn trompajn
Kaj demandas mi ĉu estis inter ili ia ver’?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!