Petego

(Originala titolo: Apelo)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Wel

Ha, mia amo, ve doloras
pensi ke de mi vi foras,
trista iĝas la kanzon'.
Ha mi vin petas ĉe mi restu,
ke pardono ĉiam estu
inter koro kaj rezon'.

Ha amatino min pardonu,
al kulpulo ŝancon donu,
forte vipas korenu'.
Vin mi petegas kun espero
ke ne mortu sur la tero
ĉiuj planoj de ni du.

Ha, amatin' vi eĉ ne scias
kiel triste agonias
mi en preĝoj nur pro vi.
Se scius vi en ĉi momento
kiel grandas mia pento,
ĉio tristas tie ĉi.

Se vi almenaŭ povus scii
kiel tristegas konscii
la vakuon en la kor'.
Ha mia am' vi tuj revenus,
miaj brakoj vin retenus,
vin kisantan min en plor'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Peto

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!