Baby

(Originala titolo: Baby)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Wel

Vi devas scii pri multo, knabino
Pri margarino
Pri modinklino
Pri la benzino
Kaj jes vi ankaŭ prisciu min
Baby, baby jen senskua fin'
Baby, baby jen senskua fin'

Al vi glaciaĵon trinki tre bonas
Grupe ja bonas
Ne mi oponas
Kis' kia sperto
Aŭskulti tiun ŝlagron de Roberto 
Baby, baby ni vidiĝu pli
Baby, baby ni vidiĝu pli

Vi nepre lernu la anglan, jes
Kaj kion mi taksas sukces'
Ne gravas la ec'
Ne gravas la ec'

Ĉu ne, al mi ĉio estas glat'
Al vi ĉio estas pac'
Ni vivas en edena urb'
De Amerik' al sud'
De Amerik' al sud'
Kaj la devizo
Kaj la devizo
Kaj la devizo

Ĉu ne, legu sur mia ĉemizo
Baby, baby
"I love you"


Rim:
- Baby estas angladevena vorto, kelkfoje uzata en Brazilo kiel karesa nomo.
- La aŭtoro iel ironias pri la troa uzo de la angla.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!