Vilaĝeto

(Originala titolo: Vilarejo)
Verkis: Arnaldo Antunes k Carlinhos Brown k Marisa Monte k Pedro Baby
Traduko: James Rezende Piton

Tie staras vilaĝet',
L' aerum' de bona vent'
En verando, ripozanto
Vidas kuŝon tie de sunsubir'

Kun trankvilo por la kor'
Mondo plena je konkord'
Heroa land', patrina hejm'
Paradiz-sidejo en la sistem'

Super ĉiuj domoj, fort'
Kun fruktar' en ĉiu kort'
Brustoj vartaj, filoj fortaj
Sonĝosemoj en la konkreta mond'

Jen por ĉiuj, Novera'
Palestino, Ŝangrila'

Venu paŝi, flugi
Venu paŝi, flugi
Venu paŝi, flugi

Nur atendas tempo
Estas jam printempo
Pordoj kaj fenestroj ĉiam kun malfermo
Al la feliĉ'

Jen sur ĉiuj tabloj, pan'
Ĉie florornamo:
Sur la vojoj, sur la roboj, en la celoj
Kaj ĉi-kanzon'
En ĝi estas vera am'
Via onta panoram'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!