Paco por paco

(Originala titolo: Paz pela paz)
Verkis: Nando Cordel
Traduko: Givanildo Costa

La pac' de l' mondo
Ekestas en mi
Havante amon
Tutcerte mi feliĉas
Farante bonon
Al mia frat'
Havas mi noblecon
En mia kor' amata
Venis la horo
Oni ja konstruas pacon
Neniu volas pli
Malamon, do

Paco por pac' - pro la infano
Paco por pac' - pro la arbaro
Paco por pac' - pro la decida ŝanĝo ja
Paco por pac' - pro la justeco
Paco por pac' - jen libereco
Paco por pac' - pro la beleco mi vin amas

Paco por pac' - pro mondo nova
Paco por pac' - jen vera espero
Paco por pac' - pro la decida ŝanĝo ja
Paco por pac' - la justeco
Paco por pac' - jen libereco
Paco por pac' - pro la beleco mi vin amas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Pac' pro la pac'

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!