Givanildo Costa

Produktoro kaj prezentisto de la programo Esperanto – a língua da fraternidade (t.e. Esperanto, la Lingvo de Frateco), ĉe Radio Rio de Janeiro.

Eks-prezidanto de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) kaj direktoro de la Esperanto-fako de Unuiĝo de Spiritismo-societoj de Ŝtato Rio-de-Ĵanejro (nun CEERJ).

En 2002, IBOPE (la plej grava opinio-enketa servo de Brazilo) atestis, ke Esperanto, la Lingvo de Frateco estis la 4ª plej aŭskultata mezonda radio-programo en la metropola regiono de Rio-de-Ĵanejro. Tiameniere Radio Rio de Janeiro plifirmiĝis kiel la plej grava privata radiostacio en la tuta mondo, kiu efektive disvastigas Esperanton. (Fonto: retejo de Radio Rio de Janeiro)

Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!