La espero

Verkis: Alfredo Aragón k L. L. Zamenhof

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.


KURIOZAĴO: Kvankam konsiderata kiel himno de la esperanta movado, la melodio plej konata, verkita de Félicien Menu de Ménil, ne estis komence la plej kantata sur la poemo de Zamenhof. La unua melodio estis verkita en 1891, de la svedo Claes A. Adelsköld. Alia melodio estis publikigita en 1903, en la angla revuo The Esperantist (vol. 1, n-ro 1), komponaĵo de Achille Motteau. Kaj aliaj certe ekzistas tra la mondo (kiel tiu ĉi, de Alfredo Aragón).
Dum la unua Universala Kongreso de Esperanto, en Francio, okazinta en 1905, estis proponitaj du melodioj: tiu de Adelsköld kaj tiu de Ménil. Neniu el ili estis definitive akceptita kiel oficiala himno de Esperanto. La fina teksto de la diskuto asertis nur ke "...ni decidis prokrasti la peton pri kreado de universala himno ĝis la venonta kongreso". La melodio verkita de la belgo F. de Ménil, laŭ modelo de "triumfa marŝo", iĝis pli fama, malgraŭ tio, ke ĝi ne estis oficiale aprobita en Universala Kongreso de Esperanto. (Fonto: Wikipedia)


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!