Himno de la XIII Brazila Kongreso de Esperanto

Verkis: Nelson Ferreira k Fernando Larocca

Bonvenu, gesamideanoj
Venintaj al nia marbordo
El ĉie, el sudo kaj nordo;
Bonvenon al vi, kongresanoj.

De l' altaj palmarboj la vico,
De l' plaĝoj natura kornico,
Antaŭen al vi klinas mute
La vertajn foliojn salute.

Ĉu vi, trairante surtere
La sukerkanejojn, mistere
Ne aŭdis flustritan susuron,
Por nia sukceso aŭguron?

Kaj vi, kiuj flugis aere,
Sendube vi vidis surtere
La lumon de la verda stelo
Sur ni brili el la ĉielo.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi himno estis verkita por la esperanta kongreso okazigita en 1952, en la urbo Recife, ŝtato Pernambuko. Ĝia partituro estis publikigita sur dorso de tiam lanĉita poŝtkarto (vidu foton).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!