La luna promenado

Verkis: Roger Borges

Jen vendredo
La tago finiĝas, ŝi forlasas laborejon
Por metroe reveni hejmen,
Kial ŝi venas?
Vesperiĝas
La nokto aperas, ŝi forlasas la preĝejon
Gardi fidon je sola Dio,
Kial ŝi dubas?

Ho, Mister', faru el ni
Konsilanton de Via emoci'
Prenu ŝin el tiu kamer'
Jen la horo de la konfesi'

mmm... la luna promenado
mmm... la sankta memkronado
uuhh uh uh

Jen sabato
La tago finiĝas, ŝi forlasas la kinejon
Naiva lup' ekzistas ne
Kial ŝi staras?
Vesperiĝas
La nokto aperas, ŝi forlasas la drinkejon
De ĝojo ebria kaj de feliĉo
Kie ŝi tranoktos?

Ho, Mister', faru el ni
Konsilanton de Via emoci'
Prenu ŝin el tiu kamer'
Jen la horo de la konfesi'

mmm... la luna promenado
mmm... la sankta memkronado
uuhh uh uh

Mi pluiras unu paŝon
Ŝi vojiras paŝojn du
Du mi marŝas, kiel ŝi
Ok aŭ dek ŝi marŝis pli!
Se mi kuras, ankaŭ ŝi
Tial taŭgas l' utopi'!
Por promeni, sen alven',
Sub la luna lumo kiel nun...


Rim: Registrita en la albumoj
Muziko Elektronika: memeldona, 2002
kaj
Elektronika Kompilo: Vinilkosmo, 2002.
Aĉetu la albumon Elektronika Kompilo ĉi tie:





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!