Korkovado

(Originala titolo: Corcovado)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Wel

Angulete kun gitar',
amotema kanzonar',
ĉe ni du ekzistu nur feliĉo.

Jam kvietas nia pens',
gravas nun nur sonĝintens',
tra l' fenestr' vidiĝas Korkovad',
kaj l' Redemptor', superbe!

El la vivo kion pli
volu mi ol tion ĉi?
Vi ĉe mi restu ĝis la fin' de l' flam'.

Ja mi kun mia tristo,
sen plu kredi la mondon,
apenaŭ trovis vin novis al mi
la senco de feliĉo, mia am'.


Rim:
- Korkovado = skribo laŭprononce de la portugala 'Corcovado', en esperanto 'ĝibulo', al kio similas la formo de monteto, en Rio, sur kiu staras, certe mondkonata, statuo nome Kristo Redemptoro (aŭ Kristo la Savinto).
- El la kvar tradukoj de ĉi kanto faritaj de Wel, tiu ĉi estas la malplej aprezata de li.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Korkovado
Korkovado
Korkovado
Korkovado

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!