Pri doloro

(Originala titolo: Sobre a dor)
Verkis: Flávio Fonseca
Traduko: Sylla Chaves

La dolor’ estas pelilo
por flugad’ al bela for’.
Eĉ pli grava ol flugilo
estas iom da dolor’.

Nutras nin doloro nia.
Iĝas ebla nia vek’.
Kun aldono poezia
ĝi fariĝas nutraĵeg’.

La dolor’ en nia brusto
venas, ĉar ni kreskis pli.
En ĝi restas akra gusto,
tamen ankaŭ prav’ kaj justo
kaj progreso por ni.

Estas plor’ konsola piko,
sed neplor’ – pli taŭga bon’.
Ĉiu ago estas briko...
Zorgas Am’ pri la mason’.


Rim:
- Publikigita en la libro Brazila Esperanta Parnaso, kompilita de Sylla Chaves kaj Neide Barros Rêgo - Rio-de-Ĵanejro: Oportuno, 2007 .
- Registrita portugallingve en la KD A Força que Ecoa em Todo Canto, de Flávio Fonseca: memeldono, 1996.

KURIOZAĴO:
- La portugallingva originala titolo estas dusenca, kaj signifas samtempe: "Pri doloro" kaj "Super la doloro".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!