Ĉirkaŭ la mondo

Verkis: Elma do Nascimento

Mi iris ĉirkaŭ la mondo
same kiel vagabondo
alportita de la vento
per la flug-baloneg',
Translime mi iris al Eŭropo,
en la ĉarmaj Amerikoj,
norda, suda, centra land'...

Mi eliris el Okcidento,
mi atingis Orienton
en Hindio, mi ĉeestis
al stranga tribunal'!
Eĉ mi eskapis el danĝeroj,
sed mi savis princinon
de l' terura ŝakal'!

Vojaĝante tra Japanio,
Nagazako, Jokohomo,
eĉ mi uzis kimonon...
En Ĉinio mi eniris en Pagodon,
kie mi ne povis resti
ĉar mi estas kristano!

Iris mi tra Oceanio
sub la forta ciklon' tie
por plenumi sortludon
kun tre riĉa original'!
Sed, nun mi estas tre feliĉa
ĉar mi alvenis al Brazilo
en tempo de Karnaval'!...


Rim: Registrita de Elma Flora en la albumo Mi kantas esperante, 2013.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!