Ne ploru pro mi Argentino

(Originala titolo: Don't cry for me, Argentina)
Verkis: Andrew Lloyd Webber k Tim Rice
Traduko: Antonio Luís Lourenço dos Santos

En mia opini' stranga afer'
Sentis mi je la klarig',
Ke mi ja amas vin, post mia erar'.
Vi ne kredos,
Vi vidos nur iama knabin'
Feliĉa pro la junaĝ',
Tiel same kiel vi.

Pro tiu okazaĵo ŝanĝis mi,
Ĉar infer' estis la viv'
Fore de la fenestr', kaj fore de l' sun'.
Libereco!
Ie ajn mi serĉis ion novan,
Sed feliĉo nenie.
Tion ne atendis mi.

Ne ploru por mi Argentino,
Vin mi neniam forgesis
Dum frostaj tagoj,
Kaj aĉa vivo.
Mi estis fidela
Por ĉiam al vi.

Pro fortun' kaj ankaŭ pro la fam',
Mi estis eĉ amata,
Kvankam ŝajnis, ke tion mi por ĉiam volis.
Nur iluzio!
Sed ne la solvo ja promesita,
Kaj la respondo estis ĉi tie:
Mi vin tro amas

Ne ploru por mi Argentino.
Vin mi neniam forlasos.
Malfacile estos
Al vi min vidi,
Sed ja porĉiame,
Mi plu amos vin.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ne ploru pri mi, Argentino

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!