Paŭlino kaj Roberĉjo

(Originala titolo: Paula e Bebeto)
Verkis: Caetano Veloso k Milton Nascimento
Traduko: James Rezende Piton

Vivo kaj vivo en amo-ekstazo, vere
Ili sin amis en ĉiu okazo, vere
Laŭ ĉiu bazo la amo valoras
Laŭ ĉiu bazo la am' indos plu

Tute bedaŭra kaj tiel mirinda, diru
Pri tiu vorto neniam dirita, diru
Laŭ ĉiu bazo de am', ĝi valoras
Laŭ ĉiu bazo de am', la amor'
Laŭ ĉiu bazo la am' indas multe
Laŭ ĉiu bazo de am' la valor'

Ili disiĝis pro maloportuno, nuna
En mia kant' ili plu ĉiam kunos, plue
Laŭ ĉiu bazo de am' mi plu kantu
Laŭ ĉiu bazo la am' indos plu

Ili sin amas en ĉiuj okazoj, vere
Ili sin amas tra la vivofazoj, vere
Laŭ ĉiu bazo de am' indas kanto
Laŭ ĉiu bazo de am', la kantad'
Laŭ ĉiu bazo de am' indas tio
Laŭ ĉiu bazo la am' indos plu

Tute bedaŭra kaj tiel mirinda, diru
Pri tiu vorto neniam dirita, diru
Laŭ ĉiu bazo de am' indas kanto
Laŭ ĉiu bazo de am', la kantad'
Laŭ ĉiu bazo de am' indas tio
Laŭ ĉiu bazo la am' indos plu


Rim: Sur la foto, la aŭtoroj, Caetano kaj Milton.


KURIOZAĴO: Laŭ la legendo, en iu vespero de 1975, Milton Nascimento vokis ĉe la pordo de Caetano Veloso plorante. La emocio venis de amhistorio de eks-paro kiun li konis en sudminasa urbo. Paulino, tiam 15-jaraĝa, kaj Roberĉjo, 17, eĉ gefianĉiĝis antaŭ la fino de la am-rilato.
Komence, la muzikteksto estis verkota de Márcio Borges, unu el la plej konstantaj kunverkantoj de Milton. Sed Borges ne imagis sin kapabla verki bonan muzikon pri Paŭlino kaj Roberĉjo, pro lia amikeco kun la eks-paro. “Eble, ĝi eĉ ne havus la saman titolon. Ĝi estus io kiel La Revoj, La Koloroj...”, ridas la poeto, kiu asertas: “rekte, trafe, sinkope, Caetano Veloso bonege faris la aferon”.
Laŭ la historio, Caetano akceptis la emociiĝintan amikon en tiu vespero kaj, en kelkaj horoj, ambaŭ komponis la kanton. Post la aŭdado, Beth, fratino de Milton, supozis, ke la muzikaĵo impulsus la paron restarigi la am-rilaton. Tamen, tio neniam okazis. (Fonto: uai.com.br)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!