Majo

(Originala titolo: Mês de maio)
Verkis: Almir Sater k Paulo Simões
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉiela bluo brilis,
Jam estas majo, kaj la retin'
Malfermiĝas pro
Tia kolor',
Jam estas majo,
La vivo splendas per ĉi glor'.

La suna lum' eniris
Tra la fenestro, invitis min
Al tre bela tago
Sen varmstupor',
Jam estas majo,
Mirigas min la sunfavor'.

Horizonto akvarela,
Ja nenies pentroag',
Kaj senfina aro stela
Montras, ke finiĝis tag'.

Nokto apenaŭ iĝis
Kaj venis luno kun ilumin',
Ombroj hontu tuj
Kaj iru for,
Jam estas majo,
Jen tempo revi sen angor'.

Kiu ne enamiĝis
Dum tia majo, pro la destin',
Tiu ne rezignu,
Alvenos hor'.
De la soluloj
Ja majo estas la mentor'.

Bona Tero, olda sfero,
Nin portanta al labor',
En estonto, kun espero,
Via estos la valor'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!