Ni adiaŭis nin

(Originala titolo: We said goodbye)
Verkis: Dave Maclean
Traduko: Erick Fishuk

Alian ulon vi ne trovos,
Neniu donos pli da am’.
Alian viron vi ne amos, ho ne,
Ĉar mi ne lasos vian penson.

Ulin’ alia ne min trovos,
Plaĉema same kiel vi.
Neniam mi ŝin amus varme, ho ne,
Ĉar mia penso ne vin lasas.
Ne lasas plu.

Kial, kial?
Ni adiaŭis nin?
Kial la adiaŭ’ al mi?
“Adiaŭ” diris mi,
Mi adiaŭis vin.

Ho ne,
La adiaŭon
Diraĉis mi al vi!


KURIOZAĴO: Ĉi tiu kanzono estis komponita en la angla lingvo en la jaro 1974 de brazilano, kiu kantis kaj komponis anglalingvajn kanzonojn en Brazilo mem. Tiuepoke, tia proceduro estis modo, ĉar la usonana kulturo tre disvastiĝadis en tiu lando. La brazilano nomiĝas José Carlos González, sed li adoptis la artnomon Dave Maclean, kun kiu li registris sian kanzonon We said goodbye, kiu rapide fariĝis granda sukceso en Brazilo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!