La distanco

Verkis: Roger Borges

Matene, kiam mi vekiĝas
Kaj bedaŭrinde ne troviĝas
La dolĉa gust' de via lip' kaj kis'
La forestado en la lit'

La viv' forpasis tuj dum nur sekund'
Hodiaŭ ne alvenas fin'
Inklinas mi, nun, pli kaj pli al sent'
Kaj kreskas volo kisi vin

Sed la distanco, sed la distanco

Apartaj ni pro vasta ocean'
La nokt' inundas memoradon
Do mi ekpensas pri la lun' kaj vi
Revanta pri nia dancado

Nu, batu mia sopiranta kor',
Lekante gutojn sur la ter'
Pleniĝu fine mia anim-kalik'
Je la likvoro de l' esper'

Sed la distanco, sed la distanco


Rim: Registrita en la albumoj
Muziko Elektronika: memeldona, 2002
kaj
Elektronika Kompilo: Vinilkosmo, 2002.
Aĉetu la albumon Elektronika Kompilo ĉi tie:



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!