Karul', I love you

(Originala titolo: Amor, I love you)
Verkis: Carlinhos Brown k Marisa Monte
Traduko: James Rezende Piton

Lasu min diri: "karulo"
Lasu min pensi pri vi
Tio pacigas kaj trankviligas,
Tio min pelas al viv'

Mi jam rakontis al muroj
Kion pripensas la kor'
Mi vagis tra l' tempo, mi vadis tra l' horoj
Pli ol min trafas l' amor'

La spegulo, sen raci',
Por amoro, restu pli

Korbatoj haste multiĝas
Mi vivas en plendaŭra ĝojo
Amo estas tie ĉi...

Karul', I love you
Karul', I love you
Karul', I love you
Karul', I love you

(Parole:)

- Ŝi suspiris
Ŝi pie kisis la paperon
La unuan fojon oni skribis al ŝi tiajn sentimentojn
Kaj ŝia fiero dilatiĝis sub la amvarmo, kiu eliris el ili
Kiel sekiĝinta korpo, kiu etendiĝas en varmeta bano
Ŝi sentis aldonon al la memestimo
Kaj ŝajnis al ŝi, ke finfine ŝi eniris superege interesan ekzistadon
Kie ĉiu horo havis sian malsaman celon
Ĉiu paŝo kondukis ekstazon
Kaj la animo kovriĝis de sensoradia luksaĵo

Karul', I love you
Karul', I love you
Karul', I love you
Karul', I love you


Rim:
- "I love you" estas en la angla en la originalo.
- La parola strofo estas parto el la romano O Primo Basílio (t.e. Kuzo Bazilio), verko de la portugalo Eça de Queiroz (1845-1900); en la sonregistraĵo farita de Marisa Monte, ĝin parolas Arnaldo Antunes.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!