La bufo

Verkis: Sylla Chaves

Post pluv' brilegas sun' super la vojo.
Infanoj ludas. Trilas bird' kun ĝojo.
Parfumas roz', kaj verdas herbotufo.
Pasantoj laŭ la vojo gaje ridas
pri malbelega besto, kiu sidas
en kota kav': la bedaŭrinda bufo.

Sentante ĝian feblon, viro forta
decidas tuj, ke estas ago sporta
per ĝi pilkludi kaj ĝin forte bati.
Kaj blonda junulino vere bela,
per sia fera pinto pluvombrela,
la vundojn de l' hidulo venas grati.

He, bufo!
Malbela pufo!
Vi estas blufo
de la destin'!
He, bufo!
Vivanta blufo!
Ĉevala hufo
mortigos vin!

Amuz' por la infanoj estas veto
pri trafo kaj pri forto de ŝtonĵeto
al la jam kripla besto suferanta.
Azen' el fore tiras pezan ĉaron,
kaj ĉiuj antaŭĝuas ĝian faron,
dum ĝi alvenas, per paŝado lanta.

Ĝi tamen uzas sian tutan forton,
la ĉaron flankenpuŝas, kaj la morton
de la bedaŭrindulo ĝi evitas.
La suno malaperas trans la monto.
Per rozkolor' farbiĝas horizonto,
kaj sonoril' al preĝo nin invitas.

He, bufo!
En la naturo
nur estas puro,
nur estas belo.
Jes, bufo,
ja estas tio,
ĉar estas Dio
en la ĉielo.


Rim: Registrita en la albumoj
Bestetoj, bestegoj kaj bestaĉoj: Sonoviso, 1983.
La bufo: Sonoviso, 1985.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!