Verkis: Afonso Camboim
Mar-ter-tremoj, ondoj, pulvor’,
fulm-ventegoj, tondroj, vulkan’,
polucio, sango, stertor’,
ŝajne novribel’ de l’ Titanoj.
- Tute ne, nur amo de Zeŭs.
Planedestrordon’ eĥas for:
“Elementanarkio jam”.
Kiel transformiĝo de l’ or’,
jen la transformiĝo de l’ hom’
(purigad’ por l’ alven’ de l’ Am’).
Kaj la eksplod’ de l’ atombomb’,
la pseŭddetru’ de l’ packolomb’,
estas nur la tuŝet’ de l’ Demon’...
estas nur la helpet' de l' Demon'...
estas nur la helppet’ de l’ Demon’.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!