Olda temo

(Originala titolo: Velho tema)
Verkis: Flávio Fonseca kaj Aglaia Souza
Traduko: Délio Pereira de Souza

Ne demandu al poeto ĉu li amis.
Ne demandu al poeto ĉu li amas.
Nur aŭskultu ĉiun fojon kiam kantas,
Aŭdos vi en ĉiu kanto la amovoĉon;
Kaj la rozan, parfumitan, maĵortonan,
Kaj la mortan, nigrigitan, dolortonan,
Ĉar la fort’ eĥanta ja en ĉiu kanto
Estas sama olda temo de la amo.
Estas la sama olda temo de la amo.


Registrita en la albumo Flávio Fonseca en Esperanto: Esperanto-Asocio de Braziljo, 1985.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Voĉo, gitaro kaj muzikaranĝo: Flávio Fonseca
Dekkorda gitaro: Roberto Correa
Piano: Ronaldo Pellicano
Fluto: José Evangelista
Alda saksofono kaj perkutiloj: Vadim Arsky
Basgitaro kaj perkutiloj: PC Bernardes
Drumo: Jorge Macarrão
Perkutiloj: João Bany
Produktado: Esperanto-Asocio de Braziljo (1985)

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!