Pierot' kun am' senfina

(Originala titolo: Um pierrô apaixonado)
Verkis: Noel Rosa k Heitor dos Prazeres
Traduko: Sylla Chaves

Pierot' kun am' senfina
kantis gaje kaj elkore,
ĝis la rifuz' de Kolombina
vundis lin dolore...
vundis lin dolore...

La fin' de Pierot' estas ĉagren',
sed li kuracas ĝin per glaso-plen'.
Serene ricevinte la forpelon,
drinkas vin-botelon
li kun Arleken'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!