Heitor dos Prazeres

Heitor dos Prazeres (Rio-de-Ĵanejro, 23ª de septembro 1898 — Rio-de-Ĵanejro, 4ª de oktobro 1966) estis brazila komponisto, kantisto kaj pentristo. Li estis pionira verkisto de samboj kaj partoprenis la fondon de la unuaj samblernejoj de Brazilo.

Li kunverkis kun artistoj kiel Sinhô, Noel Rosa kaj Herivelto Martins, kaj la poeto Carlos Drummond de Andrade liveris al li poemon por muzikigo.

Li agadis kiel muzikisto, kantisto kaj dancisto ĉe Kazino de Urca kun Josephine Baker kaj Grande Otelo. Orson Welles dungis lin kiel koreografo de filmo pri afrikbrazila kulturo, specife pri sambo kaj karnavalo.

Liaj muzikaĵoj estis registritaj en lia epoko de Carmen Costa, Francisco Alves, Dalva de Oliveira, kaj ĝis nuntempo estas konataj de la publiko. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!