Maten' de karnaval'

(Originala titolo: Manhã de Carnaval)
Verkis: Luiz Bonfá k Antônio Maria
Versio: Wel

Maten', kia bela maten'
De l' vivo ĝi estas kanzon'
La bril', la gaj' de ĝi
Igas ke tie ĉi
Kvazaŭ ekzistas vi
Revenu tuj

La sono de mia gitar'
Nur estas resono de vi
En ĝi la voĉ'
La varm' de iamaj kisoj
Kia feliĉ'

Kantas nun mia kor'
Plena de vera flam'
Kvazaŭ en rememor'
Estas am'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Karnavala maten'
Karnavala mateno

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!