Ondo

(Originala titolo: Wave)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Wel

Ja kredu min
Ne koncernas al la rigard’
Aferoj kiuj strikte rilatas al kor'
Jes fundamenta estas nur am'
Ne eblas vivi feliĉe en sol’

La ĉea mar'
Kompens' de mia senkapabl’
Esprimi ke en mia kor' abundas am'
Venteto softe diras al mi
Sen iu flanke ne sencas la viv’

Je la unua foj’ la sceno estis urb'
Je la dua la havena senperturb' 

Subite la klar'
Ŝaŭmondoj kreskis en la mar'
Tuj malaperis super ni tuta stelar’ 
Am’ simple iĝas ravo sen fin’
Dum nokto venas ĉirkaŭvolvi nin
Ja kredu min...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ondo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!