La magia flutisto

Verkis: Sylla Chaves

Rata plago, laŭ dir', aperis foje
en urbeto de norda Germanuj'.
Ĉion manĝis, en keloj aŭ survoje,
kaj l' urbestro oferis, tre malĝoje,
la trezoron por havi solvon tuj.

La novaĵo kuradis tra la lando,
kaj tre stranga junul' prezentis sin.
Prenas fluton kaj, sen plia demando,
ludas marŝan arion de komando
kaj ekmarŝas... kaj ratoj sekvas lin.

Venu, rategoj, ratinoj kaj ratetoj,
kaj unuope vi ĉiuj sekvu min!
Venu, rategoj, ratinoj kaj ratetoj!
En la rivero tuj estos via fin'.

Ĉiuj dronis en mezo de l' rivero,
kaj l' premion nun serĉas la junul'.
Tamen aŭdas li pri rekonsidero:
Por premio ne estos eĉ monero.
Post la ludo, ŝanĝiĝas la regul'.

La flutisto ricevas kun amaro
la maldankon, kaj tuj foriras li.
Prenas nun la direkton al montaro,
sed ĉi-foje la urba infanaro
sekvas lin, je la fluta melodi'.

Venu, infanoj, knabinoj kaj knabetoj,
kaj unuope vi ĉiuj sekvu min!
Venu, infanoj, knabinoj kaj knabetoj!
Ni en la monto por ĉiam kaŝos nin.


Rim: Registrita en la albumoj Bestetoj, bestegoj kaj bestaĉoj, 1983, La Bufo, 1985, kaj Elektitaj kantoj, 2001.



Kantas: Joel de Castro


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!