Ondo

(Originala titolo: Wave)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Flávio Fonseca

Rakontas mi:
Okuloj ne vidivas plu
L' aferojn kiujn nur komprenas nia kor'
Ĉar fundamentas ja nur la am'
Tute ne eblas feliĉiĝi sole

Ceteras mar'
Ne ĉio rakonteblas plu
Belegajn sentojn havas mi kaj donas for
Ĉar fundamentas ja nur la am'
Tute ne eblas feliĉiĝi sole

En l' unua foj' ni vidis nin
Due l' eternec' etendis sin

Kaj nun lernis mi
Pri l' ondo leviĝinta plu
Kaj pri la steloj kiujn ne kalkulis ni
Ĉar amo iĝas bela surpriz'
Kaj dume nokte ĉirkaŭvolvas briz'


Registrita en la albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.



Voĉo: Kim Jihye (Sofia)
Voĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj
en la tonalo de la KD Tom Jobim en Esperanto (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj
en la tonalo de la supra video kun Sofia (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ondo

2 comentários:

  1. Respostas
    1. Ne temas pri preseraro. Mi uzis la neoficialan sufikson (sed registritan en PIV de 1987) -iv/, kiun signifas ke iu aŭ io povas, kapablas fari ion.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!