Patro nia

Verkis: Giselle Sprovieri
sur biblia teksto (Mateo 6: 9-13)
tradukita de L. L. Zamenhof

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Sanktigita estu Via nomo.
Venu Via regno, plenumiĝu Via volo,
Kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel
Ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
Sed liberigu nin de la malbono.


Rim: Registrita en la albumo Existe um sol na minha vida, de Grupo Esperança: memeldono, 1999.



Kantas: Giselle Sprovieri kun Grupo Esperança


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!