Jam temp' está por verdera'

Verkis: Flávio Fonseca k Geraldo Mattos

Jam temp' está
por verdera':
ekologio,
diplomatio
kaj harmonio!
Sonĝo de Zamenhof:
Mondo sen katastrof'.

Lin naskis la espero,
ke tra la tuta tero
sin montru idealo
de lingvo kaj moralo.

Junulo li jam revas,
ke por la paco devas
alveni al la homo
neŭtrala idiomo!

Sen ia egoismo
per la homaranismo,
li vokas al unio
sen diskriminacio.

Kaj nun per nova kanto
la lingvo Esperanto
per varmaj vortoj sonas
kaj estontecon donas!


Rim: Registrita en la albumo Simbiozo, de Flávio Fonseca: Brazila E-Ligo, 2002.
Aĉetu la albumon ĉi tie.



Kanto kaj gitaro: Flávio Fonseca
Kavako: Evandro Barcelos
Ĥoro: Cristina Pancieri


KURIOZAĴO: Parto de tiu ĉi kanto (la finaĵo) estas uzata kiel vinjeto en la muzikvideoj produktataj de Brazila Kolekto. Vidu en la Jutuba kanalo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!