Eltransformiĝo

Verkis: Afonso Camboim

Malfeliĉon mi ne plu gastigos kiam
miaj menso kaj koro estos ejoj de l’ am’
kiam mi ne plu pensos malbone pri bon’
kiam, tuj, mi ne estos farita el ŝton’.
Mia penso vojaĝos tra ĉiu stelar’
la homaro laŭ mi estos granda fratar’.
Do, facile ekkonos la Patron, mi kaj
ĉiu persono ekiĝonta kun mi, iu ajn.
Sed igi-iĝi, aliiĝi, estas ega labor’:
malŝtonigi la menson, la koron, je flor’.


Rim: Registrita en la kasedo Eltransformiĝo: memeldona, 1982 (elĉerpita).


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!