Kiom envias

(Originala titolo: A vocação de Colombo - Ária)
Verkis: Ático Rubini
Traduko: Geraldo Mattos

Kiom envias
Mi vin, vivastro:
Tra la ĉielo,
Liber' kaj belo.
Varmiĝu de vi ĉi ideal'.
Ĉi ideal'.
Ĉi revoj de aŭror'.
Ĉi revoj de aŭror'.

Lasta radio
Ĉiele brilanta
Tre mildan dolĉecon
Dissemas ĝis ene
De ĉi mia kor',
Kaj diras al mi pri ir'!
Mi ne rezistas al tir'!
Ha! Ĉi revoj de aŭror'!
Ĉi revoj de aŭror'!

Ho maroj sennomaj, distancaj,
Vi horizonton ekpalpas,
Vi la ĉielon kisas!
Vi portu min, ho maroj,
En la orliton de l' sun'.

Kiom envias
Mi vin, vivastro:
Tra la ĉielo,
Liber' kaj belo!
Varmiĝu de vi ĉi ideal'.
Ĉi ideal'.
Ĉi revoj de aŭror'.
Ĉi revoj de aŭror'.

Ho mar'! ho mar'! ho mar'!
Ho mar'! ho mar'! ho mar'!


Rim: Teksto publikigita en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion (t.e. la akordojn), kaj pri la melodia partituro oni atendas la rajtigon ĝin publikigi.

3 comentários:

  1. Ho, espereble vi sukcesos la melodion. La poemo estas belega, la vortelekto brilas majstre. Vivu la granda Geraldo!

    ResponderExcluir
  2. Vi portu min, ho maroj,
    En la orliton de l' sun'.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!