Mi tiom multe amis vin

(Originala titolo: Gostava tanto de você)
Verkis: Edson Trindade
Traduko: Vitor Mendes

Ne scias mi pri la motiv'
ke vi de mi estiĝis for'
kaj kun malĝojo restis mi
kaj adiaŭo eblis ne.
Vi markis min en mia vivo
de viv', ĝis mort' en mia kor'
kaj venas tim' je estontec'
kaj la soleco estas ĉe la pord'.

kaj mi, mi tiom multe amis vin,
mi tiom multe amis vin.

Mi kuras, fuĝas de ĉi ombro,
en sonĝo venas l' estintec',
kaj en la ĉambro sur la mur'
vidiĝas via foto nur.
Ĝin mi ne vidu pro memor',
mi translokiĝu al tre for'
al ie ajn kie ne estu
tiu pensad' rea pri vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!