Ático Rubini

Albino José Rubini (Jaraguá do Sul, 4ª de septembro, 1914 - 1995) fariĝis pastro en 1935, kiam li adoptis la nomon Ático Rubini.

Inter liaj multaj komponaĵoj elstaras kvin mesoj, religiaj himnoj, folkloraj komponaĵoj kaj tri malgrandaj operoj: I-Juca Pirama (t.e. propra nomo - verkita sur versoj de la fama poeto Gonçalves Dias), A Vocação de Colombo (t.e. Alvokiĝo de Kolumbo) kaj Tarcísio (t.e. propra nomo).

Li publikigis ankaŭ tri librojn enhavantajn religiajn kantojn.

Li fondis kaj estris la Simfonian Ĉefepiskopejan Amatoran Orkestron. (Fontoj: Google Books kaj Revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!