Emocioj

(Originala titolo: Emoções)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Vitor Mendes

Estante tie ĉi
mi vivas ĉi belan momenton
Kaj mi rigardas vin
kaj emocioj portas senton
Ja multas emocioj
plurmomentojn ne forgesas mi
detalojn, historiojn
naskitajn de ni tie ĉi
Amikojn gajnis mi
Kaj pro saŭdado kor' doloris
kaj foje estis vi
vidanta ke mi rideploris
Mi scias pri l' am'
kion venas de ĝi
sufer' venis min
sed mi amis ja pli
ĉu mi ridis ĉu mi ploris
nur gravas ke la emoci' en mi floris.

Ja multas emocioj
plurmomentojn ne forgesas mi
detalojn, historiojn
naskitajn de ni tie ĉi
sed jen mi tie ĉi
momenton belan mi ĝuanta
kaj fronte mi al vi
la emociojn resentanta
kun ĉiu ĉi amo
venanta al mi
kun fido portanta
l' optimismon de Di'
ĉu mi ridis ĉu mi ploris
nur gravas ke la emoci' en mi floris
ĉu mi ridis ĉu mi ploris
nur gravas ke la emoci' en mi floris



Kantas k gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Emocioj

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!