Emocioj

(Originala titolo: Emoções)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Flávio Fonseca

Estante tie ĉi,
Mi vivas en momento linda.
Rigardas mi al vi
Kun sama emoci' sentinda.

Pro tia ĉi sentivo
Ja neniam plu forgesos mi
Detalojn de la vivo,
Rakontojn, mi komentis pri.

Amikojn gajnis, jes,
Saŭdadon sentis, foririnte.
Kaj foje, kun permes'
Vi min observis plorridinte.

Mi scias, pro am'
Eblas ĉia spertar'.
Mi scias, ĉar jam
Samvaloras la par':
Se kun rid' aŭ agoni'
Nur travivitaj gravas la emocioj.

Pro tia ĉi sentivo
Ja neniam plu forgesos mi
Detalojn de la vivo,
Rakontojn, mi komentis pri

Mi tamen tie ĉi
Vivadas dum momento linda
Mi estas antaŭ vi
Kaj l' emocio ripetinda

Alvenas kun vivo
Krom ĉio la pac'
Kun fido l' aŭdac'
Optimisma sen lac'
Se kun rid' aŭ agoni'
Nur travivitaj gravas la emocioj.



Kantas k gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Emocioj

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!