Valseto

(Originala titolo: Valsinha)
Verkis: Chico Buarque k Vinicius de Moraes
Traduko: Wel

Li iam elaspektis kun malsam'
anstataŭ tio de l' kutima far'.
Rigardis ŝin kun multe pli da varm'
ol estis lia kutima rigard'.
Kaj ne malbenis sian vivon
tiom kiom emis en la ordinar'.
Por ke ne plu en senmotivon
ŝi sin igu li invitis ŝin al danc' laŭ par'.

Kaj do ŝi ekbeligis sin
laŭ rajt' al sia longkaŝita temerar'.
Kun sia dekoltita rob'
kiu je ŝrank' odoris pro l' gardada star'.
Tuj ili du kun man' en mano
estis kiel ne plu emis ĉe l' homar'.
Kaj plenaj de videbla plaĉo
iris al la placo por sindon' al ĉirkaŭbrak'.

Kaj tie ili longe dancis
por la plaĉ' de ekvekiĝa najbarar'.
Kaj la feliĉo tiom grandis
ke la tuta urb' jam brilis sen kompar'.
Frenezaj kisoj do okazis,
raŭkajn kriojn kaŭzis kun admirinda malŝpar'.
Kun tuta mondkonsent',
kaj tagiĝ' en silent' kaj pac'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Valseto

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!