Mandolinoj

(Originala titolo: Bandolins)
Verkis: Oswaldo Montenegro
Traduko: Vitor Mendes

Kvazaŭ estus par' dancanta laŭ ĉi valso
Trista de la sono de la mandolin'
Kaj ja la mondo pli spiradis ĉar
Al sia brusto tiel ŝi premadis sin
Valsanta kvazaŭ plu ne estus tempo
Kiam estis ŝi maldeca dancistin'
Ŝi dancis ja kaj alfrontis la mondon
Kirliĝante ĉe la son' de l' mandolin'

Kvazaŭ estus fajr', lumigadis ŝin la malĝoja vals'
Jen tiel venis noktofin'
Kaj kvazaŭ par' la vent' kaj la maten' ŝin lumigadis
Al mi ĉi dancema virin'
Valsanta kiel valsas infaneto
Kiu enrondiĝas, nokt' venas al fin'
Ŝi sole valsis, sin juĝante ke
Estis amata ĉe la son' de l' mandolin'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!