Pluveto saŭdada

(Originala titolo: Chuva de saudade)
Verkis: Cristiano Neves k Denison Gomes
Traduko: Erick Fishuk

Ho, stel’ de sonĝoj miaj,
Mi kion faru por
Vin tuj rekonkeradi,
Ĉe brak’ vin tenadi?
Al mi diru, do!

Dolorigis saŭdado min,
Doloris tre!

Dispeciĝis mia kor’,
La eroj restis for
Post ega solec’.

Falas la pluveto,
Malsekiĝas plank’.
La pluvet’ saŭdada,
Al la kor’ ne dank’.
Falas la pluveto,
Malsekiĝas plank’.
Min soleco vundas,
Likas mia sang’.

Revenu tuj,
Estu la uj’
De mia pasi’,
La stelo multkolora,
Kial’ de bato kora,
Sonĝ’ mia estas vi!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!