Virinoj atenaj

(Originala titolo: Mulheres de Atenas)
Verkis: Chico Buarque k Augusto Boal
Traduko: James Rezende Piton

Gvidu vin l' ekzemplo
De tiuj virinoj atenaj
Vivantaj por siaj edzoj
Fier' kaj raso atenaj

Por ami, parfumo en sin’
Laktoban’, ornamoj sen fin'
Kaj bukloplenaj
Mistraktitaj, ili senplore,
Surgenue petas elkore
Pli pezajn penojn, katenojn

Gvidu vin l' ekzemplo
De tiuj virinoj atenaj
Por l' edzoj ili suferas
Regantaj fortoj atenaj

Forŝipiĝinte ĉiuj soldatoj,
Ili teksas longajn brodaĵojn
Plurkvarentene.
Kaj kiam revene, avide,
Tiuj volas per fort', senbride,
Karesojn plene, obscene.

Gvidu vin l' ekzemplo
De tiuj virinoj atenaj
Nudaj por siaj edzoj
Militemuloj atenaj

Kiam tiuj dronas en vinon
Ofte serĉas karesojn, virinon
De la verbenoj
Sed je noktofino, diseraj
Reiras ili al brakoj teneraj
De siaj etaj Helenoj

Gvidu vin l' ekzemplo
De tiuj virinoj atenaj
Generas ili por l' edzoj
La novajn idojn atenajn

Ili ne havas emon, preferojn,
Nek malvirtojn, nek la esperojn
Nur timoplenon
Nek la revojn, nur l' antaŭsentojn
Pri siaj viroj, maroj, turmentoj,
Belaj havenaj sirenoj

Gvidu vin l' ekzemplo
De tiuj virinoj atenaj
Timantaj pri siaj edzoj
Heroamantoj atenaj

Amintaj kaj junaj vidvinoj
kaj restintaj gravedulinoj
Sobre sintenaj
Funebre vestitaj sin kovas
Konformiĝas kaj tuj retrovas
Siajn okupojn, serenaj

Gvidu vin l' ekzemplo
De tiuj virinoj atenaj
Velkantaj por siaj edzoj
Fier' kaj raso atenaj


Rim (Noto de la tradukinto): Tiu ĉi kanzono, verkita en 1976, estas kritiko de la aŭtoro kaj al la duaranga rolo de virinoj en la tiama socio kaj al pasiveco dum la militista diktaturo, kiun Brazilo spertis inter 1964 kaj 1985.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!