Mi kaj la venteto

(Originala titolo: Eu e a brisa)
Verkis: Johnny Alf
Traduko: Vitor Mendes

Ha! Se la junec’ de ĉi venteto milda
Restus ĉe mi nur iomete plu
Eble forgesus la doloron mi
Pro la solec’
Por esti revo
Se eble iu do al mi alvenus
Serĉante ian dezirecan revon
Feliĉo do tiam estus por ni
Kaj post la vespero portus al ni lunon
Se am’ alvenus ne rezistus mi
Kaj frumateno dorlotus al ni, al nia pac’
Ha, vi, restu ĉe mi venteto milda ĉar
Eble al mi venos neatendaĵ’
Kaj portos iun por aŭskulti vin
Kaj tiu do restos ĉe mi
Restos ĉe mi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!