Kantu, kantu, ho popolo!

(Originala titolo: Canta, canta, minha gente!)
Verkis: Martinho da Vila
Traduko: Flávio Fonseca

Kantu, kantu, ho popolo
Lasu tristecon ja for
Kantu forte, kantu laŭte
Ĉar vivo pliboniĝos
Ĉar vivo pliboniĝos
Ĉar vivo pliboniĝos
Ĉar vivo pliboniĝos
Ĉar vivo pliboniĝos

Kantu la sambon de rondo
La sambon kanzonan kaj la ironian
Kantu la sambon plivekan
La sambon modernan kaj la tradician

Kantu cirandon kaj frevon
Kokoon, maŝiŝon, bajonon, ŝaŝadon
Nur ne kantu por la junulino
Se apud ŝi estas ŝia kamarado

Kantu, kantu, ho popolo
Lasu tristecon ja for
Kantu forte, kantu laŭte
Ĉar vivo pliboniĝos
Ĉar vivo pliboniĝos
Ĉar vivo pliboniĝos
Sed la vivo pliboniĝos
La vivo pliboniĝos

La sambo forigas malbonon
Kantata sur monto aŭ sur la asfalto
Mi kantas karnavalan sambon
Aŭ lantan sambeton aŭ improvizatan

Mi jam delonge ne aŭdas
La sambon sinkopan, kun vario takta
Nur ne eblas kanti sambon
Se por vi la suno naskiĝas kvadrata

Kantu, kantu, ho popolo
Lasu tristecon ja for
Kantu forte, kantu laŭte
Ĉar vivo pliboniĝos
Ĉar vivo pliboniĝos
Ĉar vivo pliboniĝos
Jen mi diras: pliboniĝos
La vivo pliboniĝos
Certe ĝi ja pliboniĝos
La vivo pliboniĝos
Ĉu ververe pliboniĝos?
Ja, vivo pliboniĝos!
Estas tempo, mi foriros
Ĉar vivo pliboniĝos


Rim:
Cirando = brazila nordorienta muzik- kaj dancstilo. Ne ĝin konfuzi kun la infana rondodanco (kiu en la portugala havas la saman nomon).
Kokoo = brazila nordorienta muzik- kaj dancstilo.
Maŝiŝo = brazila muzik- kaj dancstilo.
Ŝaŝado = brazila nordorienta muzik- kaj dancstilo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!