Estis vi

(Originala titolo: Outra vez)
Verkis: Isolda
Versio: Vitor Mendes

Estis vi...
Mia granda amkazo
La brakumo-ekstazo
Ĉiam en la memor’
Estis vi...
Plej komplika afero
Kaj tamen plej simpla
Ene de mia kor’
Estis vi
Mia bona eraro
Historio plej stranga
De freneza verkist’
Kaj pro tio kaj io
Ke min memorigas
Resopir’
Denove pri ĉio...

Estis vi...
La mensogo sincera
Iluzio plej vera
Vivita de mi
Estis vi...
Amrilat’ plej malnova
Amikeco plej pova
De mia anim’
De l’ memoroj
De mia vivad’
Estas vi resopiro
Plej kara al mi
Tial ĉi
Jen mi sentas denove
Vin proksima de mi

Jen forges’
Je forgeso pri vi
Jen dezir’
Vin deziri ja pli
Jen decid’
Por memori pri vi
Dum ajna momento
Kun tuta trankvil’
Ha...

Estis vi
La feliĉa alveno
Estis vi la malbeno
Kiu nur benis min
Estis vi
Mia plej bona vojo
Kaj erar’ kaj malĝojo
Faritaj de mi
El memoroj de mia vivad’
Estas vi resopiro
La plej granda am’
Tial ĉi
Jen mi sentas denove
Vin proksima de mi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Alia fojo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!