Detaloj

(Originala titolo: Detalhes)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Vitor Mendes

Ne finsukcesos via pen’
Forgesi min
Dum multa tempo vivos mi ĉe vi
En via sin' 
Detaloj tre malgrandaj de ni du
Al ni ne eblas tute la forges’
Kaj ĉiun horon venos tiuj ĉi
Al vi sen ĉes’.

Se iam venos al vi multharulo
Kun trajto mia,
Kaj tio portos al vi resopiron,
Kulp’ estos via,
Kaj li parolos Esperanton kiel mi
Kaj t-ĉemizojn esperantajn uzos li
Kaj tiam certe tuje via pens’
Estos pri mi.

Mi scias ke alia vir’ vin flatas
Ĉe la oreloj
Per amaj vortoj same kiel mi
Tio estas ŝeloj
Nur ŝeloj ĉar ne estas mia am’
Kaj eĉ forgeso mia de l’ akuzativ’
Kaj jen ĉi hore estos mi
En via viv’...

En via ĉambro estos vi en pens’
Solecan nokton
Serĉanta sopirante antaŭ dorm’
La mian foton,
Sed ja ne estas mi sur foto ĉi
Sed la rideton mian vidos vi
Kaj ĝuste tiam tuta via pens’
Estos pri mi.

Se iu tuŝos vian korpon kiel mi
Restu silente
Ne diru mian nomon nekonscie
Maldiligente
Juĝante ke vi tiam havas amon
Malesperante vi klopodas ĝis la fin’
Kaj ankaŭ tiam jen ne povos vi
Forgesi min

Detaloj tiaj malaperos ja
Dum viv’ pro tio
Ke l' tempo-strat' kondukas amon al
Preskaŭ nenio;
Sed estas “preskaŭ” ja plia detalo
Al granda am’ ne eblas veni ajna fin’
Pro tio ĉio vi neniam plu
Forgesos min

Ne finsukcesos via pen’
Forgesi min
Dum multa tempo vivos mi ĉe vi
En via sin'
Ne finsukcesos via pen’
Forgesi min...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Detaloj

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!