Travivado

(Originala titolo: Noturno)
Verkis: Caio Sílvio & Graco Sílvio
Traduko: Jorge de Oliveira

La fulmo en l' okuloj,
L' amara, akrega parolo
Trankviligas mian koron
Sed ne mortas mia volo

Kaj nun mi ne suferas
Ĉar mi bone scias,
Ke l' arboj maljuniĝas
Kaj la vento de l' aŭtuno
Blovas forte

Ĉi-foje mi nur emas fidi
Je la ver' de l' pulsobatoj
Kaj la brilega lumo
Ĉe l' komenco de la voj'
Jam ne vidiĝas plu,
Jam ne vidiĝas plu

Ha, kruda travivado!
Vi tute min detenis de la ĝusta cel'
Kaj mi ne kredas je l' arda fajro de pasi'
Kaj pri la revoj perditaj mi ne pensas
Ĉar la vivo instruis min ne ami plu
Ho, jes, ne ami plu!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!