Detaloj

(Originala titolo: Detalhes)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Marcos Campos

Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’.
Detaloj tiel simplaj pri ni du,
Fariĝas tiom gravaj pri l’ forges’,
Kaj ofte restos en via memor’
Vi sentos, jes.

Se alia longharulo ekaperos sur la strato,
Kaj tio portos saŭdadon al vi, jen nur vi kulpas;
La brua ronko de l’ veturil’ lia
La senkolora pantalono, vere pro l’ malnov’
Do, senprokraste mi ĉeestos en
Via memor’.

Se iu tuŝos vin samkiel mi, diru nenion,
Ĉar tiel vi evitos voki min, anstataŭ tiun.
Pensante ĝui amon dum moment’
Klopodas vi aflikte ĝis la fin’,
Kaj tiam eĉ dum momento pensos
Vi je mi.

Mi scias, ĉi detaloj malaperos tra la vojo
De l’ tempo kiu ŝanĝas amon je preskaŭ nenio.
Sed tio ankaŭ estas la detal’
Ĉar granda amo daŭre vivos ja,
Kaj vi pro tio rememoros min
Dum la vivad’

Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’...
Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Detaloj

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!