Tre dolĉas la mort’ en mar’

(Originala titolo: É doce morrer no mar)
Verkis: Dorival Caymmi k Jorge Amado
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Tre dolĉas la mort’ en mar',
En l’ ondoj verdaj de l’ mar’.

Tristis por mi ilia nereven’
El nokta mara labor’,
Savejro revenis sola
Grandis la animdolor’.

Tre dolĉas la mort’ en mar’,
En l’ ondoj verdaj de l’ mar’.

Savejro vespervojaĝis, ve,
Mareniro sen reven’,
La belan marlaboriston
Kunportis la mar-siren’.

Tre dolĉas la mort’ en mar’,
En l’ ondoj verdaj de l’ mar’.

En l’ ondoj verdaj de l’ mar’, ho Di’,
Sorĉite li dronis ja,
Kaj faris fianĉan liton
Sursine de Jemanĵa’.

Tre dolĉas la mort’ en mar’,
En l’ ondoj verdaj de l’ mar’.


Rim:
Savejro = speco de ŝarĝo-barko
Jemanĵa’ = oriŝao de l' maro


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ja dolĉas morti sur mar'

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!