Planko stelplena

(Originala titolo: Chão de estrelas)
Verkis: Sílvio Caldas k Orestes Barbosa
Traduko: Sylla Chaves

Mia vivo lumigita sceno estis,
kaj per oraj kostumoj mi min vestis
— pajaco de perdita iluzi'.
Per falso de tintiloj kaj de koloroj
aplaŭdojn vokis mi de l' homaj koroj
dum disdono de mia fantazi'.

En mia dom', sur Monto de Saliko,
aŭdiĝis ĉiam gaja birdmuziko,
ĝis la batoj de l' sorto vundis min.
Kaj nune, kiam denove sun' aŭroras,
en la malgaja domo mi memoras
la forflugon de mia kolombin'.

Niaj vestoj, sur unu sama ŝnuro,
flirtadis kontraŭ fono de lazuro,
same kiel kolora stranga flag'...
Per flagoj de mizer' la montoj festas,
kaj pro tio sur ili ĉiam estas
nacia grandiosa festotag'...

La pordo de l' kaban' ne havis klinkon,
sed la luno traboris nian zinkon
kaj aspergis la plankon per stelar'.
Sur la steloj vi paŝis kun naivo,
ne vidante, ke l' ĝojo de la vivo
estas luno... kaj virino... kaj gitar'.


Rim: Monto de Saliko = malriĉa monta kvartalo en Rio-de-Ĵanejro

Registrita de la kantisto Antônio João, en la albumo Brazilo Kantas por Pli Bona Mondo, de Sylla Chves, en 1970.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!