Onklo Barnabaso

(Originala titolo: Tio Barnabé)
Verkis: Marlui Miranda k Jards Macalé k Xico Chaves
Traduko: James Rezende Piton

Post longa travagado tra la mondo
Mi lernis iom de la profundo
Kion vidis kaj mi ne vidis
Kion vidas kaj ne vidas

Ĉiutage en la kanto
Estas ĉarmo de l' momento
Ĉiu temo en la kanto
Estas nova fundamento
Ĉiutage en vizaĝo
Iomo de ĉiu tempo

Piedo frapu ŝtonon
Frapu la nigran ŝtonon
Per firme forta frapo
Oni ne timu malbonon

En l' arbar' estas floroj
Okuloj de kobold'
Saltu kun la doloroj
Ĝentilaj pro l' favoroj
Kantoj de arbar-feo
La oriŝaoj helpu nin
Kaj nin defendu en armeo!


KURIOZAĴOJ (Notoj de la Tradukinto):

- Onklo Barnabaso (Tio Barnabé) - unu el la roluloj en la plej konata brazila porinfana literatura serio - Sítio do Picapau Amarelo (t.e. Bieno de la Flava Pego), de Monteiro Lobato (1882-1948). Onklo Barnabaso, nepo de iamaj sklavoj, estis maljunulo, kun grandaj scioj pri kuracaj plantoj, pri la arbaraj bestoj kaj tradiciaj mitoj de la afrikbrazila folkloro.

- oriŝaoj - diecigitaj afrikaj prauloj, kiuj ekregis iun aspekton de la naturo (pluvo, fulmotondro, mineraloj ktp.) aŭ homan fakon, kiel agrikulturo, fiŝkaptado, milito, metalurgio. Sklavigitaj afrikanoj venintaj al Ameriko kunportis siajn religiajn variantojn kaj kun ili la respekton al oriŝaoj (kiuj en religia kunfandiĝo korespondis al plej popularaj unuopaj katolikaj sanktuloj, post altrudo de la katolika konfesio al la sklavoj).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!