Jards Macalé

Jards Anet da Silva (Rio-de-Ĵanejro, 3ª de marto 1943), konata kiel Jards Macalé, estas brazila aktoro, kantisto kaj komponisto.

Li estis lernanto de Guerra Peixe, Turíbio Santos kaj aliaj gravaj brazilaj muzikistoj.

Li faris la muzikan direktadon de la unuaj spektakloj de Maria Bethânia.

Partoprenis kiel aktoro kaj komponisto de la kinfilmoj Amuleto de Ogum kaj Tenda dos Milagres, de Nelson Pereira dos Santos. Li verkis muzikon ankaŭ por la filmoj Macunaíma de Joaquim Pedro de Andrade, O Dragão da Maldade contra o Santo Guerreiro, de Glauber Rocha, A Rainha Diaba, de Antônio Carlos Fontoura, Se segura, malandro!, de Hugo Carvana, kaj Getúlio Vargas, de Ana Carolina. Li verkis ankaŭ muzikon por teatraĵoj.

Kunverkis kun li Moreira da Silva, Capinam, Waly Salomão, Torquato Neto, Naná Vasconcelos, Xico Chaves, Jorge Mautner, Abel Silva, Vinicius de Morais, Fausto Nilo, Gilberto Gil kaj Caetano Veloso. Inter la interpretistoj de liaj kantoj troviĝas Elizeth Cardoso, Nara Leão, Maria Bethânia, Gal Costa, Clara Nunes, Camisa de Vênus, O Rappa kaj aliaj. (Fonto: Wikipedia)

Vidu ĉi tie tradukitajn komponaĵojn liajn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!